
[Verse] Ho, kiel grandas universo kaj kiEl eta estas mi kaj sensignifa mia verso kaj mia trist' kaj nostalGi'. Sed tamen ega ŝajnas homoj al viruseto sur polver', al cent-miliono de atomoj, kiA miraklo kaj mis-ter'? [Chorus] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'. [Verse] Se mikrokosmo kosmon formas, ne bagatelas homa sort', en sekvoj eta kaŭz' enormas, gravegas iam simpla vort'. Ĉar sam-valoras la la sekundo kaj mil lum-jaroj en etern', kaj fine nur en korprofundo kuŝas de granda solvo kern'. [Chorus] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'. [Outro] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'. [Outro] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'.

