
[Instrumental Intro] Ho ve, ki-en foriris ĉiuj jaroj nur? Tion ankaŭ longe sciis i-u fama trobador’, kiu multe verkis lirike, kaj ofte kantis kritike. Malkuraĝa tial ne estu. Malgraŭ la aĝo, juna restu! Nur kvindekjara vi ĝojas. Bicikli ŝatas vi, trankvile vi biciklas, sed knabo timigas vin. "Foriru, avo!", li vokas, senhonte li ridaĉas. Malkuraĝa tial ne estu. Malgraŭ la aĝo, juna restu! [Instrumental Interlude] Poste, post du jaroj, migradas vi sen ĉap’. "Vi havas grizajn harojn!", mokado pri la kap’. Konfirmas tion la spegul': jes, vi estas maljunul'. Malkuraĝa tial ne estu. Malgraŭ la aĝo, juna restu! Kun sepdek venas ĝojo. Vi rampas al la bus’. Ne estas la unua fojo, ĝi ekveturas ĵus. Marŝu malgraŭ la dolor’, ne plu pensu pri l’ ŝofor’! Malkuraĝa tial ne estu. Malgraŭ la aĝo, juna restu! [Instrumental Outro]

