
Etsuo Miyoshi - batalanta japano ne nur por sekuro, sanstato kaj pano! Venkinta la poliomjeliton, li gajnas militon post milito. Etsuo Miyoshi - batalanta japano faciligas vivon de samsortanoj - rulseĝojn, apogilojn li inventis vizitis li landojn , kontinentojn. Al Etsuo Miyoŝi - batalanta japano aplaŭdo samideana, al nelacigebla Etsuo aprezon pro ekzempla instruo! Por sukceso de batalo supera informoj en ĵurnaloj aperas, elspezis li multe da mono, por ke oni Esperanton ekkonu, por ke la Unio Eŭropa ĝin oficiale aprobu, ĝin oficiale aprobu! Al Etsuo - batalanto potenca - plej profundan riverencon, sinceran, teneran dankesprimon, sanon, sukceson, estimon, subtenon tutaniman, senfinan!

