
[instrumental intro] Si-lento sen poŝtelefono, ĉar ĝi estas mia krono. Dum laboro kaj ripoz’, vivas ĝi en simbioz'. Si-lento sen poŝtelefono, ĉar ĝi estas mia krono. [instrumental interlude] Kial nomiĝas ĝi „Handy“? Tion scias nia Sandy. Estas ilo por la man’ – sen ĝi mankas ĉiu plan’. Si-lento sen poŝtelefono, ĉar ĝi estas mia krono. Kelkaj diras: „Jen saĝfon’!“ Ĉar ĝi pensas kun fason’. Saĝa estas ankaŭ „app“, ĉar per ĝi tre brilas kap’. Si-lento sen poŝtelefono, ĉar ĝi estas mia krono. [instrumental interlude] Ĉiu „app“ ja estas reĝo, kiel vintro dum la neĝ’. Kaj ĉe tablo aŭ sur seĝo – direktoro en manêĝ'. Si-lento sen poŝtelefono, ĉar ĝi estas mia krono. Ne marŝadu kun la nuko kiel simio en la luko. Rigardu supren al ĉiel’ – ne nur obstine al tunel’! De tempo al tempo haltu ĝin – jen do bona telefonabstin’! [instrumental outro]

