La frantsa vort' estas l'amour, trovebla en literatur'. La Ang-loj simple diras love, facile skribas stenograf'. Love kaj - l'amour -, la aventur'. [instrumental interlude] Vi nur bezonas tiun vorton en ĉiuj lingvoj de la mond'. Bone influu vian sorton. Vi mirus baldaŭ pri l' respond'. Amo kreas ja Amon'. Koreoj flustras nur sarang, ĉar tiu vort' ne estas slang'. Láska, ĉeĥa la esprim', sed diru tion nur sen tim'. Sarang kaj Laska, sama rang'. [instrumental interlude] Forgesu ne, ke en Kenio, en ĉiuj lokoj de la land', mapenzi estas ĉiam ĉio. Pri tio mankas la demand'. Mapenzi, - fantazi', la poezi'. - Pliajn ekzemplojn serĉu mem. Hungaroj vokas szerelem. Prononco estas la problem'. Szerelem, la ĝusta tem'. [instrumental interlude] Frants-lingva vort' estas l'amour, trovebla en literatur'. Vi nur bezonas tiun vorton en ĉiuj lingvoj de la mond'. Bone influu vian sorton. Vi mirus baldaŭ pri l' respond'. Tiam vi baldaŭ estos du, la vera amo-kontribu'. Kaj Esperanto helpas plu. [instrumental outro]