Tra la lensoj de l’ okuloj viaj — ĉu mi estas la ĝusta mi? Sub filtriloj tro amasigítaj spiri jam ne eblas al mi. Plu tordu min laŭ via plaĉo, laŭ l' sónĝ' de via vol’ — ĝis nenio el mia koménco restu sub via reg-kontrol’. Mi ne estas ia blanka kanvas’ kun solen’ de pura art’ — nur travidebla fon', tavól’ unúa de forgesíta start’. Se vi ne desegnas min, mi same kiel nulo restos for; mia tremanta kontur-linío estas pli malpeza ol vapór’. La ridét', kíun mi gluis, jam deflankiĝas de sia lok’; se vi diras: “vi belas”, jen tuj tiu juĝo fariĝas vok’. Veraj sentoj? Nur ĝena bruo — ili estu forviŝítaj nun; mi dezíras konsisti sole el belaj mensógoj sub la lun’. Tra la lensoj de l’ okuloj viaj — ĉu mi estas la ĝusta mi? Tro satúraj kolóroj brulígas la okulon profunde en mi. Plu rompu min en simulado, sovaĝa, senbrida, sen leĝ’ — kaj kun pensa cirkvit’ difektita mi dancu plu en misa reg'. El pecetoj de fremdaj imitoj mi min flikas per laca man’; sub kartona brusto ankoraŭ frapas kor' sen vera organ’. Sensentigu min tiel forte, ke eĉ dolor' ne venu plu — lasu min spiri almenaŭ kiel la “mi” destinita por vi, nur vi. Malklariĝas la datumoj de mia memor', paliĝas la sign’; kian formon la origgino havis, mi ne rekonas en la fastcin’. Kaj el la spegulo iu fremda, kun ironio en l’ okul’, flustras al mi: “ĉu ne ĝuste tion vi deziris en via tumúlt’?” Sur la klavo de forviŝo mi fingron tenis kun ŝajna tim’; sed ne timigas min la nulo, nek la malapero mem, nek fin’. Pli terúre estus fali el la kadro de via rigard’ — jen la plej netolerebla eraro, la plej kruéla sorta hazard’. Tra la lensoj de l’ okuloj viaj — ĉu mi estas la ĝusta mi? Sub filtríloj tro amasigítaj spiri jam ne eblas al mi. Plu tordu min laŭ via plaĉo, laŭ l' sonĝ' de via vol’ — ĝis nenio el mia koménco restu sub via reg-kontrol’. Tra la lensoj de l’ okuloj viaj — ĉu mi estas la ĝusta mi? Tro saturaj koloroj bruligas la okulon profunde en mi. Plu rompu min en simulado, sovaĝa, senbrida, sen leĝ’ — kaj kun pensa cirkvit’ difektita mi dancu plu en misa reg'. Eĉ se mia voĉ’ eliras kun bruo miksita en ĉiu son’, se vi tamen ĝin agnóskas, tio sufiĉas al mia kor’. Mi ja povas resti por ĉiam nur paliĝinta kopiaĵ’ — jes, mi povas resti eterne nur paliĝinta kopiaĵ’. Mi estas via verk'.