[couplet] Mi lernas ĉiam kun plezur', plezuron havas mi. Tial mi volas lerni nur. Ĉu vere ankaŭ vi? Se vi kaj mi eklernu nun ne gravas la erar'. Ne estos pluvo, nur la sun', nur ĝojo sen kompar'. Venu lernu ankaŭ vi. Venu lernu nur kun mi! [instrumental interlude] Mi iras ĉiam tra l'natur'. Naturon ŝatas mi. Tie mi volas vivi nur. Ĉu vere ankaŭ vi? Se vi kaj mi promenu nun tra kampoj kaj arbar'. Ripozo estas sur la dun', plezuro ĉe la mar'. Venu vivu ankaŭ vi. Venu vivu nur kun mi! [instrumental interlude] Mi serĉas ĉiam kun bravur', bravuron havas mi. Kie la am' troviĝas nur? Ĉu ankaŭ serĉas vi? Se vi kaj mi kunvivu nun, ne nur kiel najbar'. Ne estos nuboj, nur la lum' kaj amo por la par'. Venu amu ankaŭ vi. Venu amu nur kun mi! [instrumental outro]