
[Intro] Soneto dekok de Ŝekspiro [Verse] Ĉu mi komparu vin al somertago? Pli bela estas vi kaj pli modEra: La majburĝonojn skuas vent-atako, Kaj tro mallongas lukontrakt' somera. [Chorus] L' okul' ĉiela jen tro arde brilas, Jen ofte malheliĝas lia oro; Kaj bel' de belo foje sin ekzilas Pro la hazardo, aŭ natur-rigoro. [Verse] Somero via tamen plu eternos, Kaj forperdita via bel' ne estos; En ombron Mort' jubila vin ne fermos, Ĉar vi en vers' eterna tempe kreskos: [Outro] Dum homoj spiros kaj okuloj vidos, Vivos ĉi vers', kaj morton vi evitos. [Verse] Somero via tamen plu eternos, Kaj forperdita via bel' ne estos; En ombron Mort' jubila vin ne fermos, Ĉar vi en vers' eterna tempe kreskos: [Outro] Dum homoj spiros kaj okuloj vidos, Vivos ĉi vers', kaj mor-ton vi evitos. [Outro] Ĉu mi komparu vin al somertago? (Ĉu mi komparu vin al somertago?)

