Song Cover Image

Estas mi Esperantisto de Julio Baghy

V5

[Intro] Estas mi esperantisto [Verse] Verda stelo sur la brusto Iom palas pro la rusto. Mi ne estas purighisto Estas mi esperantisto. [Chorus] Gramatikon mi ne konas Kaj gazetojn ne abonas. Librojn legu la verkisto, Estas mi esperantisto. [Verse] Mi parolas kun rapido: “Bonan tagon, ĝis revido” Ĝi sufiĉas por ekzisto, Estas mi esperantisto. [Chorus] Por la venko mi esperas, Sed neni-on mi oferas, Mi ne estas ja bankisto, Estas mi esperantisto. [Verse] Se baraktas en la krizo La movado, organizo Helpas mi nur per rezisto, Estas mi esperantisto. [Chorus] Post la mort' ĉe tom-bo miA Staros “rondo fami-lia”. Nekrologos jurnalisto: “Estis li esperantisto”. [Outro] “Estis li esperantisto”. [Outro] “Estis li esperantisto”.