
[instrumental intro] Nuboj alte en ĉiel' flugas trans la limojn, flugas trans la limojn. Ankaŭ birdo kaj anĝel' zorgas ne pri la bariloj. Eĉ la sun' kondutas tiel brilas pli ol la kandel'. [instrumental interlude] Nur la homoj kreas murojn, vivo en malamikec', faras krimojn kaj torturojn, Sed por pats' mankas firmec'. Por armiloj estas mon'. Propagando unison'. Malamik' - iĝas demon'. Komenciĝu la milit'. Komenciĝu la milit'. Suferoj, mortoj kaj profit', Funebro, larmoj sen limit'. Tamen daŭras la milit'. [instrumental interlude] Nuboj alte en ĉiel' flugas trans la limojn, flugas trans la limojn. Ankaŭ birdo kaj anĝel' ne zorgas pri bariloj. Eĉ la sun' kondutas tiel brilas pli ol la kandel'. Nur pardono montras vojon, por la savo el infer'. Ni malligu nun la nodon. Liberiĝo de l'mizer'. Ĉiuj baroj malaperas. Eĉ foriĝas la malam'. Paco povas komenciĝi. Paco, nun revenu! Paco povas komenciĝi. Paco, nun revenu! Nuboj alte en ĉiel' flugas trans la limojn, flugas trans la limojn. Paco, nun revenu! [instrumental outro]

