[Verse] Pluvas kaj pluvas kaj pluvas Senĉese, senfine, senhalte, El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter' Are gutoj frapiĝas resalte. [Chorus] Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera. [Verse] Kvazaŭ iah sopir' en la voĉo ka-ŝiĝas Kaj aŭdiĝas en ĝi re-memoro... Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja, En mi batas konfuze la koro. [Chorus] Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj, Re-memore en mi reviviĝis, Aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis? [Outro] Mi ne volas esplori la senton misteran, Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras; Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas, Al la freŝo la koro min tiras.


